La armena simbolo de eterneco aŭ Arevaĥaĉ ("Sun-Kruco"), armene հավերժության նշան (haverĵutjan nŝan) estas antikva armena nacia simbolo ligita al la nacia identeco de la armena popolo. Ĝi estas unu el la plej oftaj simboloj en armena arkitekturo, ĉizita sur ĥaĉkaroj kaj sur la muroj de preĝejoj[1] .
↑K. B. Mehr, M. Markow, Mormon Missionaries enter Eastern Europe, Brigham Young University Press, 2002, pp. 399, p. 252 "...Ŝi rigardis altan konstruaĵon kun spajroj kaj cirklaj fenestroj laŭ la supro de la muroj. Ĝi estis gravurita kun sunaj ŝtonoj, tipa simbolo de eterneco en antikva armena arkitekturo ."